La Hotelo Clisson*** varme bonvenigas vin por ripoziga familia ferio aŭ laborvojaĝo.

Nia situo en la Côtes d’Armor departamento, unu el la plej tipikaj en Bretonio, permesos al vi vagi de Brest al Fougères kaj de Lannion al Nantes.
Pro la manko de vojimpostoj (dank’ al Anne, Dukino de Bretonio (1477-1514) kaj, pli poste, al la Generalo de Gaulle) oni facile translokiĝas tra la regiono.

En unu el la plej pitoreskaj stratoj de St Brieuc troviĝas nia hotelo, proksime de la antikvaj urbokvartaloj. Ĉiuj el la 25 dormĉambroj havas unikan karakteron: la kapable farita ornamado estas kalmluksa kaj eleganta.

Vin imponos la ĝentileco de nia gastejo, nia ĉarma ĝardeno, la trankvileco, la alta kvalito de niaj servoj (televido, trinkejo, aŭtoparkejo, retalirebleco, ktp…)

Proksime al la plaĝo Rosaires, la haveno Légué, la golfeto Saint-Brieuc, la vendejoj kaj restoracioj, la porpiedirantaj kaj antikvaj kvartaloj, la urbocentraj administrejoj aŭ komercaj entreprenoj: ĉiuj atendoj viaj plenumiĝos.

Niaj servoj
  • Aŭtoparkejo
  • Arba ĝardeno kun lageto
  • Senpera telefono
  • Retalirebleco en dormĉambroj
  • Lifto
  • Harsekigilo
  • Duŝo, bano au ŝprucbano
  • Luksaj litaĵoj
  • Altkvalita matenmanĝo
  • Trinkejo rizervite al hotelgastoj
  • 2 dormĉambroj por personoj havante limigita movebleco
  • Telefonbudo, fakso, minitel, Interretaj kontaktoskatoloj
  • Satelita televido kun en- kaj eksterlandaj kanaloj
  • Duobla vitraĵo
Nia tarifo
Matenmanĝo en la manĝoĉambro   9,00 €
Matenmanĝo en la dormĉambro au ĝardeno   10,50 €
Nia plej bela dupersona ĉambro, kun granda lito kaj ŝprucbano   125,00 €
Prestiĝkategoria dupersona dormĉambro kun bano   96,00 €
Mezgrada dormĉambro kun duŝo   82,00 €
Ordinara dormĉambro kun duŝo   64,00 €
Aldona lito   20,00 €
Aranĝoj/provizoj por juna infano   7,00 €
Aŭtoparkejo (12 lokoj)   0,00 €
Suplemento por dorlotbesto (laŭ antaŭa arango)   10,00 €
 

Kiel mara mevo migros for mi el la lando. (J. Baghy)

© Copyright Hôtel de Clisson 2003-2014
 

* * *  Hôtel de Clisson, 36-38 rue de Gouët, 22000 Saint-Brieuc - 02 96 62 19 29 - contact@hoteldeclisson.com  * * *